La TT tiparoj pagxo

Per cxi tiu pagxo, vi povas aldoni E-literojn al viaj TT tiparoj.

CXi tiu pagxo enhavas du cxefajn areojn. La unua areo estas la tipara listo kaj la alia esta tipara detala kadro.

La tipara listo

Tiu cxi listo montras cxiujn TT tiparojn jam instalitajn en la komputilo. La listo konsistas el tiparoj kaj grupoj de tiparoj. Krom de la CXiuj grupo, la grupoj rilatas al familioj de tiparoj. Vi povas elekti aux grupon aux tiparon solan por sxangxado.

Tiuj tiparoj (aux grupoj) markitaj per stelo, enhavas Esperantajn literojn.

La lista parto de la pagxo ankaux havas du butonojn sube ;

esptt Se vi alklakas cxi tiun butonon, Supersigno konservas sxangxojn al la elektita tiparo.

 

malfaru Vi povas malfari viajn sxangxojn per alklako de cxi tiu butono. 

La tipara detala kadro

CXi tiu kadro montras al vi, la detaloj de la tiparo kiun vi elektis, per la tipara listo.

Vi ankaux povas sxangxi la supersignojn de tiparoj kiuj estas markita kiel E-tiparoj.
(E-tiparo havas verdan stelan apud ilin en la tipara listo).

La partoj de la detala kadro estas;

Konservu estantajn Esperantajn literojn Se vi kontrolmarkis cxi tiun kadron, kaj la tiparo jam enhavas E-literojn (ekz. Unikodo), Supersigno ne konstruos novajn literojn.

Anstatauxe, Supersigno uzas la ekzistantajn literojn.

 

normelek Se vi alklakas cxi tiun butonon, Supersigno sxangxos la elektojn al iu antauxdivenaj valoroj.

 

esplit Se vi alklakas unu el ili, Supersigno montras la elektojn rilatajn al tiu litero por la elektita tiparo.

 

Forigu punkto de j Se vi kontrolmarkis cxi tiun kadron, Supersigno klopodas forstreki la punkton super la j antaux gxi aldonas la Esperantan supersignon.

 

Tipo de supersigno  Supersigno havas tri metodojn por aldoni supersignon al la e-literojn;

Auxtomata : Supersigno sercxas tauxgan simbolon en la tiparo. Se Supersigno ne trovas tauxgan simbolon, gxi kreas gxin mem.

Cirkumfleksa : Supersigno sercxas cirkumflekson en la tiparo. Se Supersigno ne trovas tauxgan simbolon, gxi kreas gxin mem.

Konstruita : Supersigno kreas tauxgan simbolon por supersigno por la tiparo.

 

x-skalo, y-skalo, oblikveco Se oni elektas Konstruitan simbolon por la supersigno, cxi tiuj kadroj regas la grandeco kaj formo de la simbolon.

 

Litera bildo Tiu kadro montras bildon de la elektita (per litera butono), litero.

Per la du rulumskalo, oni povas sxangxi la distancon inter la bazlitero kaj la supersigno.