Pri komunuzaj terminoj ni uzis PIVn. Por gxeneralaj komputikaj terminoj vidu Pokrovskij. Pri terminoj specialaj al Vindozo kaj similaj grafikaj prezentprogramoj respondecas la auxtoroj mem.
| Defauxlto | Arangxo aux aro de elektoj implicite uzata, se alia ne estas specifita.
|
| Dosierujo | En hierarkia dosieraro, pseuxdodosiero kiu kvazaux enhavas aron de aliaj dosieroj.
|
| Tiparo | Aro de signoj laux komuna stilo de aspekto.
|
| Signo | Litero aux simbolo.
|
| Kadro | En hierarkia dosieraro, pseuxdodosiero kiu kvazaux enhavas aron de aliaj dosieroj.
|
| Kursoro | Indikilo sur ekrano, kiu montras la lokon kie tajpitaj signoj aperos.
|
| Mortklavo | Klavo kiu, kiam premita, sxajne ne faras ion, sed influas la aspekton de poste tajpita litero.
|
| Musklaki | Premi kaj malpremi la maldekstran klavon de muso.
|
| Mustreni | Treni objekton sur la ekrano al alia loko per la sekvantaj agoj: 1. Loku la montrilon de la muso sur la dezirata objekto. 2. Premu la maldekstran klavon de la muso. 3. Per la muso, movu la objekton al la dezirata loko. 4. Malpremu la maldekstran klavon de la muso.
|
| Tajpi | Premi kaj malpremi sinsekvon de klavoj.
|
| Viruso | Sinsekvo de komandoj malice enmetitaj en programo, kiu disvastigas la viruson al aliaj programoj kaj ofte faras aliajn gxenantajn agojn. |
Referencoj:
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV): Eldonis SAT, Parizo 1981
Komputika Leksikono: Sergio Pokrovskij. Eldonis presejo Sezonoj, Jekaterinburg 1995.